Bruligo de libroj

La simbolo de la "Novjorka Societo por Subpremo de Peko" (frua dudeka jarcento), kiu montras viron ekbruligantan "abomenajn librojn"

Bruligo de libroj estas ceremonio, en kiu homoj intence bruligas iujn librojn, kiel signo de kompleta abomeno pri ĉi tiuj libroj kaj kian kulturon ili reprezentas. Ĉi tio eble ŝuldiĝas al religiajpolitikaj motivoj, kaj estas konsiderata tre ekstrema ago kontraŭ la kulturo kaj kontraŭ la grupo kies libroj estas bruligitaj.

Foje libroj ankaŭ estas sekrete detruitaj, ago kondukanta al ilia malapero, sed la spito per publika fajro ne okazas. Kun la disvolviĝo de teknologio, simila paŝo estas iam farata al aliaj rimedoj por disvastigi informojn, kiel diskoj, vidbendoj, poŝaj kaj saĝaj telefonoj.

Kelkaj okazoj de bruligo de libroj estas aparte malbone memorataj en la mensoj de homoj, ĉu pro la kompleta malapero de la bruligitaj libroj, ĉu ĉar la bruligo de la libroj simbolas la esencon de la despoteco, kiu kondukis al la plenumo de la bruligo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search